Regna Burgo Trifels

Regna Burgo Trifels

Rokburgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 11′ 46″ N, 7° 58′ 44″ O (mapo)49.1961117.978889Koordinatoj: 49° 11′ 46″ N, 7° 58′ 44″ O (mapo)
Regna Burgo Trifels (Rejnland-Palatinato)
Regna Burgo Trifels (Rejnland-Palatinato)
DEC
Situo de Regna Burgo Trifels
Map
Retadreso http://www.trifelsland.de/de/region/burgen/trifels.html
vdr
regna burgo Trifels

La regna burgo Trifels estas rokburgo en la Palatinata Arbaro supre de la urbeto Annweiler en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

En la alta mezepoko ĝi havis dum du jarcentoj, de 1113 ĝis verŝajne 1310, la statuson de regna burgo. En 1193 kaj 1194 ĉi tie estis malliberitita la angla reĝo Rikardo Leonkora revenante el la Tria Krucmilito je ordono de la imperiestro Henriko la 6-a kaj nur liberigita post pago de granda elaĉetmono - la legendoj de Robin Hood en Anglio grandparte ĉirkaŭas tiun eventon. La burgo estas protektita kulturmonumento laŭ la Haga konvencio por la protekto de kulturaĵo en armitaj konfliktoj.[1]

kopioj de la regnaj insignoj sur Trifels
parto de la burgroko uzata de grimpistoj
  1. emblemo de la Konvencio de Hago ĉe la enirejo de la burgo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy